Lispado

Lispado estas misprononcado de la siblaj, alveolajpostalveolaj konsonantoj, ekzemple: z anstataŭ ĵ (tio estas zetismo), s anstataŭ ŝ (tio estas ŝetismo) aŭ inverse misprononco de s (tio estas sigmatismo). Ĝi estas formo de la dislalio. Oni povas misparoli ĉiujn siblantoj, aŭ iuj el ili. Oni pli ofte deformigas, ol forlasas ilin. Kun tiu paroleraro la plenkreskuloj ŝajnas esti infanaj. Se multaj, aŭ ĉiu siblantoj deformiĝas, la parolo povas esti malfacile komprenebla. La lispado ne estas paroleraro, se la uzanta dialekto enhavas tiujn fonemojn. Ĝi povas helpi paroli aliajn lingvojn, en kiuj iuj sibilantoj disigas de la sibilantoj de la patrina lingvo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search